에스페란토 데 마소리스 Esperanto de Masoris

에스페란토 문법 PMEG

25.1. 서술적꾸밈 Perverba priskribo

마소리스20 2019. 4. 8. 00:21


25.1. 서술적꾸밈 Perverba priskribo.docx


25.1. 서술적꾸밈Perverba priskribo


원문 출처: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/perverba/index.html


Normalaj priskriboj estas rektaj. Rekta priskribo estas parto de la sama frazparto kiel la priskribata ĉefvorto. Sed priskribo ankaŭ povas esti ligata al la priskribata afero pere de verbo.


Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto de la frazo, sed ankaŭ objekto povas havi perverban priskribon.


Perverba priskribo ne havas la rolfinaĵon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas rolvorteto antaŭ perverba priskribo.


일반적인 꾸밈은 직접꾸밈이다. 직접꾸밈은 꾸밈되는 주단어와 같은 문장성분에 속한다. 하지만 꾸밈에는 서술적꾸밈(la priskribata afero pere de verbo)도 있다.


서술적꾸밈에는 일반적으로 주어를 꾸미나, 목적어를 꾸미는 경우도 있다.


서술적꾸밈에는 대격어미N이 붙지 않으며, 몇몇의 경우에만 앞에 전치사가 온다.



25.1.1.  주어의 서술적꾸밈Perverba priskribo de subjekto


La verbon esti kaj aliajn priskribajn verbojn, ekz. fariĝiiĝi kaj ŝajni, oni povas uzi por ligi priskribon al subjekto.


Estifariĝiiĝi kaj ŝajni 등과 같은 꾸밈하는 동사를 이용하여 주어를 꾸며줄 수 있다.


형용사 A-vorto aŭ A-vorteca vorteto«


Perverba priskribo de subjekto estas plej ofte A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:


주어의 서술적꾸밈은 가장 일반적으로 형용사이다:


  • La patro estas sana.FE.5 Sana estas priskribo de la patro.

  • La ĉielo estas blua.FE.6 Blua estas priskribo de la ĉielo.

  • La dentoj de leono estas akraj.FE.7 Akraj estas priskribo de la dentoj.

  • Ĉiuj boteloj estis malplenaj. Malplenaj estas priskribo de ĉiuj boteloj.

  • Vi tute ne estas ĝentila.FE.19 Ĝentila estas priskribo de vi.

  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.FE.16 Neĝentilaj estas priskribo de vi.

  • Jam tia estas la kutimo.M.59 Tia estas priskribo de la kutimo.

  • Kia estas via peto?Es.5 Kia estas (demanda) priskribo de via peto.

  • Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si.FE.23 Malaminda estas priskribo de ŝi.


Tiaj A-vortaj priskriboj povas havi J-finaĵon, sed ili neniam havu rolvorteton aŭ N-finaĵon.


이러한 형용사는 복수가 될 수 있지만, 전치사를 가지거나, 대격이 될 수 있는 없다.


전치사가 없는 명사 문장성분 O-vorta frazparto sen rolmontrilo«


Perverba priskribo povas ankaŭ esti O-vorto aŭ O-vorta frazparto sen rolmontrilo. Tia perverba priskribo montras specon aŭ identecon:


전치사가 없는 명사도 부사가 될 수 있다. 이러한 꾸밈은 품종 또는 정체성을 나타낸다:


  • Leono estas besto.FE.5 Besto estas (speca) priskribo de leono. 사자는 동물(besto)이라는 품종이다.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5

  • La patro estas tajloro.FE.5

  • Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.FE.41

  • Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.FE.16

  • Ni estas homoj.FE.16

  • Infano ne estas matura homo.FE.6

  • Januaro estas la unua monato de la jaro.FE.12

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.FE.14

  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.14

  • La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.FE.33


Ankaŭ tabelvortoj je O povas aperi kiel tia priskribo:


  • La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo!FA1.140

  • Mi scias, kio mi estas.FA2.84


전치사가 있는 명사 O-vorta frazparto kun rolvorteto«


Perverba priskribo de subjekto povas ankaŭ esti O-vorto (aŭ O-vorta frazparto) kun rolvorteto antaŭ si. Tia priskribo montras econ. oni povas ofte transformi tian priskribon en A-vorton:


전치사가 있는 명사도 주어의 perverba priskribo가 될 수 있으며, 이러한 꾸밈은 성질을 나타낸다. 이러한 꾸밈은 형용사로 바꾸어 쓸 수 있다.


  • Li estas hodiaŭ en kolera humoro.FE.31 = Li estas hodiaŭ kolerhumora.

  • Li estas de meza kresko.FE.33 = ...mezkreska.

  • Ĝi estos de alia speco ol la hieraŭa.FA2.8 = ...alispeca....

  • Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.PE.408 = ...senbuŝa.

  • Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.FA1.79 = ...sekvinberaj.

  • Tio ĉi estas laŭ lia gusto.PE.2434 = ...konforma al lia gusto.

  • Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo.OV.25 = ...sensignifa.


부사 E-vorto«


Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataŭ A-vorto, se la priskribata subjekto estas I-verboaŭ subfrazo:


꾸밈을 받는 주어가 부정사이거나 종속절일 경우, 부사를 형용사 서술적꾸밈처럼 사용할 수 있다.


  • Resti kun leono estas danĝere.FE.7

  • Morti pro la patrujo estas agrable.FE.20

  • Al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi.Sm2.13

  • Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon eksterlanden!FA4.27

  • Estas pli boneke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere.BV.75

  • Ne estas graveĉu vi lin konas aŭ ne.FA3.114

  • Al li fariĝis dubeĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj.FA3.140

  • Estas mirindekiajn pensajn saltojn oni povas fari.FA2.118


Oni uzas E-vorton anstataŭ A-vorto ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la perverba priskribo priskribas la tutan situacion:


주어가 없을 경우에도 부사를 쓸 수 있으며, 이런 경우에는 서술적꾸밈이 전체 상황을 나타낸다.


  • Estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon!FA1.24 Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio. Subjekto mankas.

  • Estas troe, ho Levidoj!Nm.16

  • Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon.FK.284

  • Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?FE.25


Iafoje E-vorto priskribas subkomprenatan I-verbon:


몇몇 경우에는 부사가 생략된 부정사를 꾸며준다.


  • Li veturas pli rapide ol permesite. La E-vorto permesite priskribas la verbon veturi...pli rapide ol estas permesite veturi.


Se la subjekto estas subkomprenata O-vorto aŭ subkomprenata O-vorteca vorteto, oni uzu A-finaĵan perverban priskribon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu kuraĝa!


문장 또는 부정사 Frazo aŭ I-verbo«


Perverba priskribo povas ankaŭ esti tuta frazo aŭ I-verbo:


문장 또는 부정사 또한 부사가 될 수 있다.


  • La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.FA3.91 La ke-frazo estas perverba priskribo de la subjekto. ke-문장이 주어의 서술적꾸밈이다.

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mia devo estas helpi la traveturantojn.Rz.31


Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj.


그 밖에 꾸며주는 동사 Aliaj priskribaj verboj«


Verbon, kiu peras priskribon, oni povas nomi priskriba verboEsti estas la ĉefa priskriba verbo. Kiam ĝi peras priskribon, ĝi ne vere esprimas ian signifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto. (Estitamen ne ĉiam estas nura priskriba verbo.)


Aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo:


Esti는 주로 사용하는 꾸며주는 동사이다. 꾸며주기 위해 사용될 때는 특별한 의미를 가지지 않으며, 설명과 주어를 이어줄 뿐이다. (하지만 esti 가 항상 꾸며주는 동사로 쓰여지는 것은 아니다.)


다른 꾸며주는 동사는 각각의 의미를 가진다:


  • fariĝi (= “komenci esti”): La domo fariĝis alta. Mia frato fariĝos doktoro.

  • iĝi (= “komenci esti”): La mistero iĝas pli kaj pli stranga.

  • resti (= “plu esti”): Ili restis Germanoj.

  • ŝajni (= “esti laŭŝajne”): Li ŝajnis gasto en la hotelo.

  • montriĝiMi scias, ke mi montriĝos prava.Ij.13

  • nomiĝiLa hundo nomiĝas Fido.

  • elektiĝiLi elektiĝis kasisto.

  • aperiLi aperis mensoganto.

  • aspekti (= “esti laŭ la aspekto”): Ŝi aspektis kolera.FA1.195


Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan manieran komplementon anstataŭ perverba priskribo: La diablo aspektas malbele.FA1.17 En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele.FA3.46 Perverba priskribo (kun A-vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti.


aspekti는 서술적꾸밈 대신 *부사방법보어*로 많이 쓰인다: La diablo aspektas malbele.FA1.17 En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele.FA3.46  aspekti에서 형용사를 이용한 서술적꾸밈과 부사를 이용한 *부사방법보어*는 둘 다 옳바르다.


Pasivaj verboj povas peri priskribon«


Ekzistas ankaŭ frazoj kun perverba priskribo de objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la objekto fariĝas subjekto, kaj la perverba priskribo priskribas la novan subjekton. La priskribon peras tiam pasiva verboformo:


  • Oni elektis ŝin prezidanto.  Ŝi estis elektita prezidanto.

  • Ankaŭ ŝin oni nomas Amalio.  Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio.Rt.106

  • Oni esploris la aferon kaj trovis ĝin vera.  La afero estis esplorita kaj trovita vera.Es.3


Tiaj frazoj povas fariĝi konfuzaj, ĉar pasiva verbo enhavas participon (elektitanomatatrovita), kiu jam estas perverba priskribo de la subjekto. En ŝi estis elektita prezidanto, kaj elektita, kaj prezidanto, estas perverbaj priskriboj de ŝi. Krome oni povus kompreni elektita prezidanto kiel unu frazparton, kio donus alian signifon: Ŝi estis prezidanto, kiun oni antaŭe elektis. Ofte oni povas alternative uzi kiel-esprimon, kio povas esti pli klara: Ŝi estis elektita kiel prezidanto.


Agaj verboj«


Perverbaj priskriboj povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas priskribaj. Tiaj frazoj estas laŭsence kunmetaĵo de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti:


  • Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.

  • Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito.FA2.30 = La imperiestro estis malvarma kaj pala. + La imperiestro kuŝis...

  • Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva.FA1.14 = ...ĝi falos kaj ĝi estos senviva.

  • Mia patro mortis malriĉa. = Mia patro estis malriĉa, kiam li mortis.

  • Mi naskiĝis mizerulo. = Mi estis mizerulo, kiam mi naskiĝis.

  • Ŝi naskiĝis Kristano, sed mortis Islamano. = Ŝi estis Kristano, kiam ŝi naskiĝis, sed estis Islamano, kiam ŝi mortis.

  • Nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj!FA1.29 = La floroj estas sekiĝintaj, kiam ili pendas.

  • Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj.BV.31 = Ili sidis, kaj ili ne estis solaj...


Iafoje oni povus same bone uzi E-formon anstataŭ A-formo en tiaj frazoj, sed ofte estas signifodiferenco, ĉar A-formo montras priskribon de la subjekto, dum E-formo priskribas la agon:


  • Li venis unua en la ĉambron. = Li venis en la ĉambron, kaj li estis la unua, kiu faris tion.

  • Li venis unue en la ĉambron. = La unua afero, kiun li faris, estis veni en la ĉambron (poste li faris ion alian).


Zamenhof uzis tuta kiel perverban priskribon kun speciala signifo: De teruro mi tuta tremas!H.45 Ĝi estas tuta el ligno.FA3.81 Tuta montras, ke la tuta subjekto estas koncernata de la ago. Tia uzo de tutaestas nuntempe malofta.


25.1.2. 목적어의 서술적꾸밈 Perverba priskribo de objekto


Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N.


Komparu la du jenajn frazojn:


몇몇 동사는 목적어의 꾸밈을 가지게할 수 있다. 이러한 서술적꾸밈은 목적어를 꾸며주지만 대격N을 쓰지 않는다.


여기 두 문장을 비교하라:


  • Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.Ruĝan estas ĉi tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.

  • Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribode la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)


형용사 A-vorto aŭ A-vorteca vorteto«


Perverba priskribo de objekto povas esti A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:


형용사로 목적어의 서술적꾸밈을 할 수 있다.


  • Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? ≈ Ĉu via ruĝa domo fariĝos verda?

  • Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.

  • Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.

  • Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.FE.33 = Li sentis, ke li estas tiel malfeliĉa...

  • Neniam mi vidis lin tia.Rt.82 = Neniam mi vidis, ke li estas tia.


대격N이 있는 꾸밈 Eble tamen N-finaĵo«


Iafoje ĉi tia A-finaĵa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la ĉefverba ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke temas ne pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komplemento. Tiam oni povas ja uzi N-finaĵon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon:


가끔 이러한 형용사 꾸밈은 kiam-문장과 같은 의미를 지니고, 주동사의 행위과 관계 없는 상태를 나타내기도 한다. 이런 경우 서술적꾸밈이 아닌 어떠한 보어로써 대격N을 사용하기도 한다. 이러한 대격N을 붙이는 것은 뉘앙스를 다르게 만든다.


  • Ni lin trovis malvivan.Rt.138 = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.

  • Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda. Sen N la signifo eĉ povas esti: Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.

  • Ĉi tiun vorton li uzas solan. Li uzas tiun vorton sen aliaj vortoj. (Ĉi tiun vorton li uzas sola. Nur li uzas tiun vorton.)

  • Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.FA1.91 Ŝi vidadis lin, kiam li estis forveturanta.

  • Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas A-vorton sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.


La uzo de N-finaĵo en tiaj ĉi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N estas verŝajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian klarecon, oni ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la ĉefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-finaĵon.


이러한 대격N 사용은 의무사항이 아니다. 요즈음에는 대격N을 쓰지 않는 경우가 더 많다, 하지만 이러한 대격N사용은 명확성을 가져다주기 때문에, 사용하는 것을 주저하지 말라. 하지만 주동사가 kiam-문장의 의미가 아닌 ke-문장의 의미를 가질경우에는 대격N을 써서는 안 된다.


전치사가 없는 명사 O-vorta frazparto sen rolmontrilo«


Perverba priskribo de objekto povas esti O-vorto (aŭ O-vorta frazparto) sen rolmontrilo:


전치사가 없는 명사로 목적어의 서술적꾸밈을 할 수 있다.


  • Mi elektis lin prezidanto.LR.70 = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.

  • Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj.FA3.91 ≈ ...oni diris, ke ili estas gefianĉoj.

  • Vin mi volas fari mia edzo!FA3.98 = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.


Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon. Tiam oni ja uzu N-finaĵon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.


이러한 몇몇 동사는 kiel-표현을 대신 사용할 수 있다. 이런 경우에도 대격N을 써서는 안 된다.


전치사가 있는 명사 O-vorta frazparto kun rolvorteto«


Iafoje frazparto kun rolvorteto povas esti perverba priskribo de objekto:


전치사가 있는 명사로 목적어의 서술적꾸밈을 할 수 있다:


  • Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto.FA3.91 = ...ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto.

  • Mi preferas ĝin sen sukero. = Mi preferas, ke ĝi estu sen sukero.


부사 E-vorto«


Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la objekto anstataŭ A-vorto. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun verboj, kiuj esprimas opinion, ke io estas ia, precipe opiniikaj trovi:


만약 목적어가 부정사인경우, 형용사대신 부사를 서술적꾸밈처럼 사용할 수 있다. 실질적으로 이것은 이러하다라는 의견을 표현할 때 사용하며 특히 opinii, trovi같은 동사가 있다.


  • Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero.BV.58 (Ili ne pensis, ke batali kontraŭ la fluo estas utile.) Objekto de la verbo trovi estas la I-verbo batali (malkaŝe kontraŭ...)Utile estas perverba priskribo de batali. La priskribon peras la ĉefverbo trovis.

  • Tiun ĉi penson [...] ni trovis nun necese ripeti ankoraŭ unu fojon.OV.106 = Ni trovis nun necese ripeti tiun ĉi penson ankoraŭ unu fojon. Necese estas perverba priskribo de ripeti (tiun ĉi penson...).

  • Dank’ al [...] kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie ĉi detale paroli, la lingvo fariĝas eksterordinare facila.FK.233 Superflue estas perverba priskribo de paroli.

  • Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune [ekloĝi].Jĝ.17


Ankaŭ kiam la objekto estas subfrazo, oni uzu E-vorton kiel perverban priskribon. Tio tamen okazas tre malofte:


목적어가 종속절인 경우에도 부사를 서술적꾸밈처럼 사용할 수 있으며, 이러한 사용은 아주 드물다.


  • Mi trovas neeltenebleke vi ne volas paroli kun mi. (= Mi pensas, ke estas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi.) La ke-frazo estas objekto de trovasNeelteneble estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Kial oni ĉe vi opinias nekredindeke Dio levos la mortintojn?

  • Mi opinias graveĉu ŝi subtenos nin aŭ ne. (= Mi opinias, ke estas grave, ĉu ŝi...) La demanda ĉu-frazo estas objekto de opinias. Grave estas perverba priskribo de de la ĉu-frazo.


Zamenhof ofte enmetis ian O-vortecan vorton, ĝi aŭ tio, por reprezenti ke-frazon, kaj iafoje ankaŭ por reprezenti I-verbon. Tiam la perverba priskribo havu A-finaĵon:


  • Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvenake juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 Konvena estas perverba priskribo de ĝin, sed ankaŭ (nerekte) de la ke-frazo. Nuntempe oni preferas tio kiel helpan vorteton: Ĉu vi trovas tion konvenake...

  • Se la Akademio trovus ĝin necesa anstataŭigi en ili la “uj” per “i”, mi tion ne malkonsilus.LR.15


Iafoje en tiaj ĉi frazoj povus fariĝi malklare, ĉu la E-vorto estas perverba priskribo aŭ maniera komplemento: Li opiniis ebleke oni maldungu la komizojn. Oni povus miskompreni eble kiel komplementon = Povas esti, ke li opiniis, ke oni... Tiam oni uzu helpan tio aŭ pli klaran vortordon: Li opiniis tion eblake oni... Li eble opiniis, ke oni...


Laŭ PAG oni uzu A-vorton anstataŭ E-vorto kiel perverban priskribon de objekto, kiam la objekto estas I-verbo aŭ subfrazo: Mi opinias konvena vigligi vin per rememorigo. Tio tamen ne ŝajnas rekomendinda, ĉar tio rompas la bazan principon, ke I-verboj kaj subfrazoj estas priskribataj per E-vortoj. Sed oni povas trovi plurajn ekzemplojn de tia uzo ĉe Zamenhof, kiu hezitis inter A-finaĵo kaj E-finaĵo en tiaj frazoj: La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas.FK.283 Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas necesa doni la sekvantajn klarigojn.OV.321 Ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii.FA1.155


En 2012 la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton, en kiu ĝi diris, ke ambaŭ uzoj estas pravigeblaj. Ĝi tamen rekomendis al verkistoj de lernolibroj, ke oni uzu E-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto, kiu mem estas I-verbo aŭ subfrazo. La ĉi-antaŭaj PMEG-aj klarigoj estas konformaj al tiu rekomendo.


부정사 I-verbo«


Perverba priskribo de objekto ankaŭ povas esti I-verbo:


부정사로 목적어의 서술적꾸밈을 할 수 있다:


  • La finiĝado de la tago igis ilin rapidi.M.200 = La finiĝado de la tago igis ilin rapidantaj. = La finiĝado de la tago kaŭzis, ke ili rapidis.


Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj kaj en la klarigoj pri la verbo igi kaj la verbo lasi.


확인 방법 Kontrolmetodo«


Se oni hezitas, ĉu priskribo de objekto estas rekta aŭ perverba, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (linŝinĝinilin k.s.). Rektan priskribon oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Perverban priskribon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo:


  • Ĉu vi farbas la domon ruĝan?  Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas rekta priskribo.

  • Ĉu vi farbas la domon ruĝa?  Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas perverba priskribo.

  • Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno.  Mi vidis ilin forirantaj per trajno. Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo ne ŝanĝiĝu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne havu N-finaĵon. La senco estas: Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili estas forirantaj per trajno. (Anstataŭ forirantaj oni ankaŭ povas uzi I-verbon: Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno.) Se oni dirus forirantajn, la senco fariĝus: Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis forirantaj per trajno. Aŭ: Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forveturantaj per trajno.


분사를 통한 꾸밈 Priskribo pere de participo«


Ankaŭ aktiva participo povas peri priskribon de sia objekto:


  • La geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto. Libera estas perverba priskribo de la objekto la lokon. Ĝin tamen peras ne verbo, sed la participo lasante, kiu devenas de la verbo lasi. = Ili lasis libera nur la lokon...

  • Li estis jam farbinta sian domon verda. La priskribon peras la participo farbinta.

  • Ŝi sidis tenante la okulojn fermitaj. = Ŝi sidis, dum ŝi tenis la okulojn fermitaj.


Kun을 이용한 꾸밈 Kun povas peri priskribon«


Iafoje, kiam kun kvazaŭ anstataŭas havantahavantetenanta aŭ tenante, ĝi povas aperi kun “perverba” priskribo de “objekto”:


  • Li kuŝis havante/tenante la piedojn direktitaj al la pordo de la domo.  Li kuŝis kun la piedojdirektitaj al la pordo de la domo.FA1.122


Oni ankaŭ povas simple subkompreni havante aŭ havanta (aŭ similan participon) sen aldoni kun, precipe kiam temas pri pozicio de (korpo)partoLi kuŝis [havante/tenante] la piedojn direktitaj al la pordo de la domo.


 


25.1. 서술적꾸밈 Perverba priskribo.docx
0.04MB